Limit this search to....

"La kapitalo" kompakte: Kun recenzo de Lucas Zeise
Contributor(s): Fulberto, Georgo (Author), Zeise, Lucas (Author), Lutermano, Vilhelmo (Author)
ISBN: 2918300721     ISBN-13: 9782918300724
Publisher: Monda Asembleo Socia
OUR PRICE:   $7.60  
Product Type: Paperback - Other Formats
Language: Esperanto
Published: October 2018
Qty:
Additional Information
BISAC Categories:
- Business & Economics | Commercial Policy
- Business & Economics | Economic History
Series: Mas-Libro
Physical Information: 0.28" H x 5.83" W x 8.27" (0.37 lbs) 120 pages
 
Descriptions, Reviews, Etc.
Publisher Description:

Jen libreto, kiu serenigas. Ĉar ĝi entenas sur malgranda spaco la esenc­ajn elementojn de la marksa analizo de la kapitalismo. Oni apenaŭ povis kredi, ke tio entute eblas Fulberto sukcesas tion. Tiu fakto serenigas, ĉar nun tamen ŝajnas ebla, sen partopreni en jarojn daŭrantaj legorondoj, akiri komprenon pri la marksa ekonomia ĉefverko. Oni estonte povas bonfide uzi Fulberton.

La libreto ne anstataŭas la legadon de la "Kapitalo". Fulberto turnas sin en la antaŭparolo al tiuj, kiuj opinias, ke ili en sia vivo neniam trovos la tempon por legi la tri volumojn de la "Kapitalo", kaj volas instigi ilin ŝanĝi sian opinion. Mi dubas pri lia sukceso en tio. Ĉar restas fakto, ke "La kapitalo" de Markso estas alte postula por la leganto. Tio, jam ĉar la verko restis fragmento. La 2-a kaj 3-a volumoj estis redaktitaj kaj eldonitaj de Frederiko Engelso el la postlasaĵo de Markso. Engelso per tio certigis al si ĉiamajn meritojn por la laborista movado, la scienco, eĉ por la homaro. Sed vere flue legebla libro el tio ne estiĝis.